Modernaj Robinzonoj |
Patro de George Soros, Tivadar Soros, estis fama Esperantisto en Hungario. Surprize li estis unu el la tri hungaraj Esperantistoj, kiuj redaktis la gazeton nomitan “Literatura Mondo.” Kunlaboris kun Tivadar Soros, Kalman Kalocsay kaj Gyula Baghy. Tiuj ĉi nomoj estas tre familiaraj al ¬ĉiuj Esperantistoj. Mi antaŭ trovis, ke Tivadar verkis almenaŭ du novelojn en Esperanto. La unua estas “Modernaj Robinzonoj.” Ĝi estas adventura rankonto, kiu priskribas lian forkuro el militkaptitejo en Siberio dum la Unua Mondmilito, komparante lia sorton kun Robinson Crusoe. La dua novelo estas “Maskaredo ĉirkaŭ morto,” kiu pentris la kruelecon, kion hebreoj en Hungario travivis, kaj la helpon, kiun Tivadar donis al hebreaj loĝantoj en Budapeŝto por eviti holokaŭston.
Estas pli surprize, ke gepatra lingvo de George Soros estas Esperanto. Bedaŭrinde li ne prelegis Esperante en la kunsido lastjare. Aldone al tio, mi trovis ĉe “Kindle Store” la anglan version de “Modernaj Robinzonoj,” tradukitan de s-ro Humphrey Tonkin, eksprezidanto de la UEA. Mi jam eklegis ĉi tiun interesegan libron per mia Kinldle.