英語を拒まず、英語に取り込まれず、英語を飼いならす
by homaranisto
カテゴリ
以前の記事
お気に入りブログ
リンク
最新のコメント
最新のトラックバック
検索
ファン

|
Ni jesu al "Plano B." / 「プランB」にイエス
Solbabilado de iu Mezaĝulo en iu Banala Urbo
Mi konkeru Eroŝenkon.
Diru yeson al vivo spite ĉion.
Modernaj Robinzonoj
Biciklado estas bona por nia sana vivo.
Vi devas esti la ŝanĝo, kiun vi volas vidi en la mondo.
Mi denove eklernis Esperanton.
Supren-levigantoj
Ne estu avara je donado, sed ne donu vian neutilaĵon.
2011年 06月 18日
Lester Brown estas fama mediaktivisto, kiu publikigis multe da libroj pri protektado de naturmedio kaj natura energio. Mi nun legas unu el liaj libroj, kies titolo estas "Plano B 4.0: Mobilizado por savi civilizacion" aŭ "Plan B 4.0: Mobilizing to Save Civilization" en la angla. "Plano B" estas esprimo en la angla ofte uzata por signifi alternativan rimedon. "Plano A" estas konsiderita kiel la unua kaj ĉefa rimedo. Se "plano A" ne povas realiĝi, ĝin anstataûigas "plano B." Lester Brown uzas ĉi tiujn vortojn, por ke li diskutu la homaran devon antaŭenpaŝi al alternativa estonteco. En ĉi tiu libro d-ro Brown citis la frazon de sia kolego kaj mediaktivisto, Paul Hawkin. Li asertas jene. Kiam ni alfrontas grandan defion, "Unue ni devas decidi tion, kion ni devas fari. Poste ni faras ĝin. Kaj poste ni demandas nin, ĉu ĝi estas farebla." (First we need to decide what needs to be done. Then we do it. And then we ask if its is possible.) Tio, kion s-ro Hawkin provas diri estas, ke ni devas ne heziti klopodi por idealo. Ĉiam kaj ĉie troviĝas multe da neistoj (naysayers) kaj dubemuloj(doubters). Ekzemple, nuntempe iuj asertas, ke sen nuklea energio japana socio kaj ekonomio ne povos travivi; renovigebla enerigio ne estas findinda; la regitaro devas ne riski la vivon de popolo per senrespondeca politiko; kaj sen nuklea energio Japanion venkos aliaj landoj en la tergloba merkado. Tamen, spite al ĉi tiuj opinioj, konsentanoj kun s-ro Hawkin devas ne forĵeti la neistojn kaj dubemulojn. Ili ne estas malamikoj, sed akompanantoj kun kiuj ni devas marŝadi al tute nova socio, kie popolanoj povos vivi sen timo pri nukleaj akcidentoj. Tiel nova socio estos kreita nur de kunlaboro de ĉiuj civitanoj inkluzive de plimulto de neistoj kaj dubemuloj. Ni forlasu eksmodan politikon -- politikon kiu ĉiam apartigas nin de ili. Ni kreu novan politikon, per kiu ĉiuj toleras diferencon kaj kunlaboras por komuna celo. レスター・ブラウンと言えば、アメリカの環境科学者でワールド・ウォッチ研究所を主催していることで有名だが、最近このブラウン博士が"Plan B 4.0: Mobilizing to Save Civilization"(邦訳 『プランB 4.0——人類文明を救うために』)を出版した。その本の前書きのところに、ブラウン博士の友人で環境活動家のポール・ホーキン(Paul Hawkin)の言葉が紹介されている。いまの日本に一番求められている視点だと膝を打った。 巨大な難問に直面したとき必要なことは、「まず何をやらなければならないかを決めること。そして次にそれをやってみること。その次に、それが可能かどうか自問してみること(First we need to decide what needs to be done. Then we do it. And then we ask if its is possible.)」だと言う。 原発に頼らない社会をつくるためにエネルギー・シフトをすすめようという考えが高まりつつある一方、「自然エネルギーでは頼りにならない」「エネルギー不足で日本経済の国際競争力が失われる」「エネルギー・シフトの実験で国民生活の安定を危うくさせてはならない」などと、否定派(naysayers)や懐疑派(doubters)の声も大きくなっている。いままでのやり方は、もはや通用しないことは、いまも続く福島原発事故が証明している。とにかく未知の領域を前に立ちすくむことをせず、まず一歩踏み出してみよう。その上で、どのようにすれば次の一歩につなげられるか考えてみよう。歩きながら、原発に頼らない新しい社会をつくる方法を考えていこう。 でも、それをするのに一番大切なことは、その輪の中に否定派や懐疑派の人たちをできるだけ巻き込んでいくことだ。これまで反原発派の人々は原発推進派から疎んじられ忌避され邪魔者扱いされてきた。いまもそのような空気は根強く残っている。しかし、脱原発の世論が高まりつつある中、追い風がエネルギー・シフト派は吹き始めている。そのとき、原発を支持する人びとをさらに追い詰めるのではなく、新しい未来をともに創る同伴者として手をさしのべよう。 なにをやるにしても全員が同じ方向を見るということは基本的にありえない。だから、過半数がものごとを決する閾値というのが民主主義の基本ルールとなる。しかし、自然エネルギー中心の社会に組み替えていくという壮大な実験は、膨大な社会的エネルギーが要る。それも長期間にわたって。それをやり遂げるには51%の支持では絶対的に足りない。70〜80%の国民の支持を得ること、つまり懐疑派や否定派の中の多くの人びとの支持が必要なのだ。敵と味方、我々と彼らに分ける旧来のイデオロギーから自らを解放しよう。新しい未来をともに創りだしていくために、二項対立の政治を超えて「第3の解」を生み出す想像力と説得力が求められている。そして、それが求められているは、政治家だけではない。むしろ、私たち一人ひとりの市民にこそ求められているのではないか。 「国民は自らのレベル以上の政治家をもてない」という警句がある。
2011年 04月 12日
Mi decidis titoli ĉi tiujn eseetojn aŭ taglibron “Solbabilado de iu Mezaĝulo en iu Banala Urbo.” Stranga titolo! Tamen ĝi ne estas tro stranga, ĉar la aŭtoro estas mezaĝula. Krome legantoj povas senti la finan parton de la titolo iomete stranga. Banala urbo? Necesas, ke mi klarigas la kialon. Antaŭ kelkaj jaroj mi trovis artikolon pri Tokorozaŭa, mia loĝloko, en la angla gazeto, “TIME” kiu priskribis profesian basbal-teamon, “the Seibu Lions (la Seibu-Leonoj).” Konate de ĉiu, la Seibu Leonoj havas ĝian hejm-stadionon en mia urbo, Tokorozaŭa. La urbon TIME nomis “mundane city” aŭ “banala urbo.” Ĉi tiuj vortoj iomete malĝojigis min, sed poste multe interesis min. Klare nia urbo estas banala aŭ enua, kompare kun aliaj grandaj urboj kiel Tokio, sed multe da banalaj enlandaj urboj estas la lokoj, kie ordinaraj homoj loĝas kaj vivas. Anstataŭ honti banalecon, ni devas kaj povas fieri pri oridinareco. Tial mi titolis ĉi tiujn eseetojn “Solbabilado de iu Mezaĝulo en iu Banala Urbo.” Mia solbabilado temos pri ĉio ajn, kio interesas min. Gardu vin! Mi saltos de unu temo al alia. Ligu firme vin per sekurrimeno, mi petas. Bonvole ĝuu vian vojaĝon!
2011年 04月 08日
Mia lernado de Esperanto estas motivata parte de forta deziro legi rankontojn de Eroŝenko. Dank’al intensiva lernado de Esperanto, ekzemple lernado de pli ol 10 horoj ĉiutage dum ĉirka¬ŭ 10 tagoj, mi akiris kapablon por legi kaj compreni Esperantajn tekstojn en “La Revuo Orienta,” kiujn mi povis preskaŭ ne compreni antaŭ 2 semajnoj. Tre feliĉe mi povis legi novelon, “Unu paĝeto en mia lerneja vivo” verkita de Eroŝenko. Fakte ĝi estas unu el miaj plej favorataj noveloj, ĉar la novelo lerte priskribas lian animon ne kaptitan de antaŭjuĝo, lian subpremeblan pasion por aventuroj, lian kapablon eltrovi veron kovrata de ekstero. Ŝajnas al mi, ke blindeco fortigis ĉi tiun econ kaj senson. En ĉi tiuj lernojaroj, mi imagas, en lia koro naskiĝis kaj kreskis homaranismo. Sekvanta celo estas tio, ke mi plu ekzerci min en lernado de Esperanto, ĝis mi akiri kapablon legi novelon de “Rakontoj de Eroŝenko,” kiu ankoraŭ estas iom malfacila al mi.
2011年 04月 03日
Viktor Frankle estas fama psikiatro en la mondo, sed probable estas pli konata al ĉiuj homoj kiel aŭtoro de libro titolata “La Nokto kaj Nebulo,” kiu detale priskribis sian spertojn en la koncentrejo, “Auschwitz.” Estas tre mirinde, ke s-ro Frankle neniam forlasis esperon kontraŭ timo de gasmortigo. Alia libro verkita de s-ro Frankle estas “Diru yeson al vivo spite ĉion.” Kiel kara frazo al ĉiuj homoj, kiam viroj kaj virionj, kaj infanoj, geknaboj, junuloj kaj maljunuloj en Tohoku estas devigitaj vivi en la granda afliktado. Mi elkore sendas ĉi tiun simplan sed fortan frazon al ĉiuj suferantoj.
2011年 04月 03日
Hieraŭ malfrue en nokto mi retsurfis, kaj trovis informon, kiu tre interesis min. Estis kiam mi vidis en YouTube videon, kiu presentas la Zamenhof-Feston okazintan en Tokio fine de lasta jaro, ke mi trovis alian videon titolitan “George Soros at the Zamenhof Festival.” Kiu Soros? Ĉu li estas s-ro Soros, kiu estas fama investanto kaj unu el la plej riĉaj homoj tutmonde? Kial Soros rilatas al Esperanto? Scivolemo subite pligrandiĝis. Mi daŭre retsurfis por eltrovi vero de Soros kaj Esperanto. Rezulte, mi sciiĝis pri la detalo. Patro de George Soros, Tivadar Soros, estis fama Esperantisto en Hungario. Surprize li estis unu el la tri hungaraj Esperantistoj, kiuj redaktis la gazeton nomitan “Literatura Mondo.” Kunlaboris kun Tivadar Soros, Kalman Kalocsay kaj Gyula Baghy. Tiuj ĉi nomoj estas tre familiaraj al ¬ĉiuj Esperantistoj. Mi antaŭ trovis, ke Tivadar verkis almenaŭ du novelojn en Esperanto. La unua estas “Modernaj Robinzonoj.” Ĝi estas adventura rankonto, kiu priskribas lian forkuro el militkaptitejo en Siberio dum la Unua Mondmilito, komparante lia sorton kun Robinson Crusoe. La dua novelo estas “Maskaredo ĉirkaŭ morto,” kiu pentris la kruelecon, kion hebreoj en Hungario travivis, kaj la helpon, kiun Tivadar donis al hebreaj loĝantoj en Budapeŝto por eviti holokaŭston. Estas pli surprize, ke gepatra lingvo de George Soros estas Esperanto. Bedaŭrinde li ne prelegis Esperante en la kunsido lastjare. Aldone al tio, mi trovis ĉe “Kindle Store” la anglan version de “Modernaj Robinzonoj,” tradukitan de s-ro Humphrey Tonkin, eksprezidanto de la UEA. Mi jam eklegis ĉi tiun interesegan libron per mia Kinldle.
2011年 03月 26日
Unu el miaj hobioj estas biciklado. Antaŭ du jaroj iu televida programero prezentis ĝojon de biciklado, kaj poste mi tuj decidis aĉeti sportan biciklon. La sporta biciklo estas multe pli malpeza ol la ordinara, kaj do ĉiuj kapablas rajdi sur ĝi longdistance. Ankaŭ mi biciklis ien ajn. Iun tagon mi iris 70 kilometrojn. La vojaĝo tre multe lacigis min, sed ĝi ankaŭ igis min kontenta spirite kaj korpe. Biciklado estas bona por nia sana vivo. Vonvole kuniĝu kun mi por ĝui bicikladon.
2011年 03月 25日
En la antaŭlasta jaro, kiam nova registaro formiĝis rezulte de ĝenerala elektado, mi estis tre ekscita kaj deziris multe, ke japana politiko ŝanĝiĝu iomete de konservatismo al progresismo. Tamen reala mondo evoluis kontraŭ mia espero. Tial mi nune estas malkontenta de la realo de japana politiko. Sed ni devas pensi momenton. Ni ne tro multe dependu de politikistoj, sed anstataŭe ni faru ion ajn, kion ni povas fari. Mia favorata frazo estas jena: “Vi devas esti la ŝanĝo, kiun vi volas vidi en la mondo.”
2011年 03月 23日
Mi denove eklernis Esperanton antaŭ unu semajno. Mia lernado ĝis nun estis tre intensiva. Tempo konsumita por lerni Esperanton estis pli ol 10 horoj ĉiutage. Komence mi koncentriĝis al la gramatiko de Esperanto, uzante la lernolibron nomatan “Esperanto en Kvar Semajnoj.” Nuntempe celo de lernado ŝanĝiĝis al fortigi praktikan aspekton, nome konversacian kapablon. Surprize, ŝajnas al mi, ke mia povo uzi Esperanton kreskis tre rapide. Ĝi pruvas, ke la plej efika rimedo por lerni novan lingvon estas intensiva kaj tute intensiva lernado. Nuna celo estas atingi kapablon, kun kiu mi komprenas prelegojn en la venonta Kongreso de Esperantistoj en Kantoa Regiono en junio. Preĝu por mia sukceso, mi petas.
2011年 03月 21日
“Uplifters” aŭ “supren-levigantoj” estas titolo de mia eseoj, kiun mi regule ĉiumonate kontribuas al la gazeto “Human Rights” aŭ “Homaj Rajtoj” eldonataj de Instituto por Studado pri Liberigo de Buraku kaj Homaj Raitoj.¬ Ĉie kaj ĉiam okazas aferoj, kiŭj malĝojigis nin. En la alia flanko, estas vere, ke ni renkontas okazojn, kiuj donas al ni multe da plezuro kaj feliĉo. Tial ni ne devas tro multe zorgi pri nuna stiacio de niaj vivoj. Anstataŭe ni supren levu nian spiriton, esperante “Morgaŭa tago nepre venos al ĉiuj.” Mi ege deziras, ke miaj eseoj iom helpu varmigi korojn de legontoj.
2011年 03月 20日
“Ne estu avara je donado, sed ne donu vian neutilaĵon,” diris Patrino Tereza. Popoloj en Tohoku nun multe suferas de la plej granda tertremo kaj cunamo en la postmilita Japanio. En tia grava situacio, ĉiuj homoj devas senti malĝojon de suferantoj, kaj helpi ilin siamaniere. Unu el helpiloj estas mondonaco. Estas laŭdinde, ke multe da homoj oferas kelke da mono al viktimoj. Tamen ĉiuj simpatiantaj homoj devas eviti donadon de sia restaĵo. La sumo devas esti tiom multa, kiom doloras vin. Mi ankaŭ donos monon, kies sumo iom doloros min. Mia koro restas kun la viroj kaj virinoj travivantaj malfeliĉojn.
< 前のページ次のページ >
|