En la antaŭlasta jaro, kiam nova registaro formiĝis rezulte de ĝenerala elektado, mi estis tre ekscita kaj deziris multe, ke japana politiko ŝanĝiĝu iomete de konservatismo al progresismo. Tamen reala mondo evoluis kontraŭ mia espero. Tial mi nune estas malkontenta de la realo de japana politiko. Sed ni devas pensi momenton. Ni ne tro multe dependu de politikistoj, sed anstataŭe ni faru ion ajn, kion ni povas fari. Mia favorata frazo estas jena: “Vi devas esti la ŝanĝo, kiun vi volas vidi en la mondo.”